KANDIDATIĜU POR KOMITATANECO B DE TEJO.

 

Venis la tempo por kandidatiĝi kiel komitatano B de TEJO por la oficperiodo de 1a de junio 2006 ĝis 31-a de majo 2008.

 

La komitato estas supera instanco de TEJO, kies taskoj estas difini ties ĝeneralan agadon, elekti estraranojn kaj decidi pri ilia agado, aprobi la budĵeton kaj decidi pri reglamentoj. Ĝi konsistas el komitatanoj A, komitatanoj B, komitatanoj C kaj la estraranoj de TEJO. La estraranoj estas elektitaj en ĉiu malpara jaro, kio ĵus okazis dum la Internacia Junulara kongreso 2005 en Zakopane. La resto de la komitato estas elektata en ĉiu para jaro. Ĝia nova oficperiodo estos de junio 2006 ĝis majo 2008. Komitatanojn A nomumas Landaj kaj Fakaj Sekcioj de TEJO ĝis 30-a de aprilo de ĉiu para jaro. Komitatanoj B reprezentas individuajn membrojn de nia organizo. Kaj fine, la komitatanojn C elektos la jam elektitaj komitatanoj A kaj B.

 

Ĉiu individua membro de TEJO rajtas elekti sian reprezentanton en la TEJO-komitato. Kaj  same – ĉiu individua membro de TEJO rajtas kandidatiĝi kiel komitatano B kaj tiel rekte  kundecidi en la Komitato pri gravaj okazaĵoj en la Organizo. Ĉi-foje oni rajtas elekti maksimume 6 komitatanojn B.

 

Por eniri la Komitaton estas bonvenaj aktivuloj de Landaj Sekcioj aŭ lokaj grupoj, kiuj per sia laboro pretas kontribui al la funkciado kaj evoluo de la Organizo.

 

Por ke via kandidatiĝo estu valida, bonvolu sendi al Centra oficejo aŭ al Ĝenerala sekretario de TEJO jenajn informojn :

-         personajn datumojn (nomon, naskiĝdaton, retan kaj poŝtan adreson, telefonnumeron)

-         biografieton kaj priskribon de viaj movadaj celoj. Grandeco de la teksto ne devas superi 100 vortojn.

-         subtenleterojn aŭ subtenajn subskribojn de minimume 5 individuaj membroj de TEJO el minimume 2 landoj.

Ne forgesu subskribi vian kandidatiĝon, se ĝi estas paperpoŝta!

Sen iu el menciitaj eroj kandidatiĝo ne estos valida!

 

Via kandidatiĝo devas alveni plej laste la 15-an de majo 2006.

Uzu jenajn adresojn:

 

paperpoŝte:

TEJO, Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando.

 

retpoŝte:

oficejo(ĉe)tejo.org

valentina(ĉe)tejo.org

 

Detalajn informojn rilate la kandidatiĝon kaj elekton de komitatanojn B vi povas trovi en la “Regularo pri TEJO” kaj en la “Reglamento pri elekto de komitatanoj B”. Ilin vi povas trovi en la reto ĉe http://www.tejo.org/aktivuloj/regularo/regularo.php Paperan version mendu ĉe TEJO-volontulo en CO laŭ la supre menciita adreso. Se vi havas iujn demandojn, ne hezitu kontakti TEJO-volontulon aŭ Ĝeneralan sekretarion.