Atentu
Landaj kaj Fakaj Sekcioj de TEJO
Venis
la jaro 2006, para jaro en kiu laŭ la artikolo
3-2 de TEJO-regularo devas esti nomumitaj novaj Komitatanoj A de TEJO.
Komitatanoj
A estas en la TEJO-Komitato
la reprezentantoj de Landaj
(Fakaj) Sekcioj de nia organizo. La Komitato estas la supera organo de TEJO. Inter ĝiaj taskoj estas elekti
la estraron kaj decidi pri ĝia
agado, aprobi la buĝeton, decidi pri akcepto novajn
Landajn kaj Fakajn Sekciojn kaj alio.
Ĉiu
Landa Sekcio rajtas al nombro de reprezentantoj laŭ la nombro de kalkuleblaj membroj :
15-100 membroj –
1 komitatano A
101-300 membroj
– 2 komitatanoj A
301-1000 membroj
– 3 komitatanoj A
Ĉiu
Faka Sekcio, kiu havas almenaŭ 15 kalkuleblajn membrojn rajtas al 1 reprezentanto.
Kondiĉoj:
- la Landa (Faka) Sekcio estu
junulara asocio de gepatra Landa (Faka) Sekcio de UEA, aŭ ĝi pagu kotizon
por siaj Junaj Aligitaj Membroj.
- la Komitatano
A estu individua membro de TEJO (tio estas esti maksimume
29-jaraĝa kaj esti MJ(T) aŭ MA(T) aŭ DM(T)membro)
- Interesiĝi pri funkciado kaj
estonto de TEJO
- Pli bonas
havi retaliron almenaŭ unufoje en 2 semajnoj
- Kontribui laŭeble al la TEJO-Cirkuleroj
- Laŭeble partopreni la Komitatkunsidojn dum IJK.
Kiel iĝi Komitatano A?
La Prezidanto
de via Landa (Faka) Sekcio sendu al Ĝenerala Sekretario de TEJO vian nomon, kaj
etan formularon enhavantan vian retan kaj poŝtan
adreson, telefonnumeron, naskiĝdaton.
Kiam
kaj kiel nomumi Komitatanojn A?
Ĝis
la 30-a de aprilo 2006 skribe
al Ĝenerala Sekretario.
La oficperiodo
de la nomumitoj estos ekde 1 junio 2006 – ĝis 31 majo 2008
Pli da informoj
vi trovos ĉe http://www.tejo.org/aktivuloj/regularo/regularo.php?parto=enkonduko
kaj/aŭ skribante al Ĝenerala Sekretario
valentina(ĉe)tejo.org , aŭ al TEJO-volontulo oficejo(ĉe)tejo.org
Vidu
ankaŭ la Oftajn Demandojn ĉe la TEJO-vikio. http://www.tejo.org/vikio/Oftaj_Demandoj
Valentina
Sidorova
Ĝenerala
Sekretario de TEJO