sabate 2006-05-13 ekde la 10-a ĝis la 17-a horo estos Malferma Tago en la Centra Oficejo:

se vi venos per aviadilo: veturu per trajno el Schiphol al Rotterdam Centraal — la konektoj oftegas kiel vi povas vidi ĉe Nederlandaj fervojoj

se vi venos per trajno: veturu al Rotterdam Centraal

se vi venos per buso: verŝajne ĝi veturigos vin proksimen al la fervoja stacidomo Rotterdam Centraal (Stacionsplein aŭ Kruisplein)

La Centran Oficejon eblas atingi el la Centra Stacio rekte per la tramo 4, direkten al Marconiplein veturu ĝis la haltejo 's Gravendijkwal [sĥrafndäjkval]; tie vi estas ĉe la vojkruciĝo de Nieuwe Binnenweg kaj 'sGravendijkwal, kaj vi povas facile trovi la CO-n laŭ ĝia stratadreso

se vi venas per metroo: el la Centra Stacio veturu per la blua linio (Erasmuslijn) (ĉiuj metrooj bonas el la Centra Stacio): vi bezonas ŝanĝi en la stacio Beurs [böö(r)s] (tuj la 2-a haltejo);
tie ŝanĝu al la ruĝa linio (Calandlijn), okcidenta direkto (richting West, te. ekzemple direkten al Schiedam, sed bonas ja ĉiuj metrooj el tiu kajo); elmetroiĝu en la haltejo Dijkzigt [däjkziĥt] (tuj la 2-a haltejo)

en la metrostacio Dijkzigt eliru la elirejon Nieuwe Binnenweg/Youth Hostel, poste iru rekten ĝis la trama strato: ĝi estas Nieuwe Binnenweg; ne trairu ĝin, iru maldekstren kaj tuj vi atingos la Centran Oficejon

la adreso de la CO estas, kiel ĉiam, Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, geografiaj koordinatoj (por esti PIV-eca) Norde 51°54,83´, Eoste 4°27,86´


Biletoj por urba trafiko: ene de la centro (ene de unu zono) vi bezonas unufojan bileton (eblas ŝanĝi trafikilon) kun 2 strioj (twee strippen [tvee stripen]), kaj tio kostas 1,60 EUR. Vi povas pagi en la tramo al la kontrolisto, en metroo al la aŭtomato. Multe pli tamen avantaĝas aĉeti karton kun 15 strioj kontraŭ 6,50 EUR. Tiuj du strioj validas unu horon ekde la horo sur la tempostampo, kiu estas kutime eĉ iomete pli ol la efektiva horo de markigo.