Esperanta junularo floru en la tuta mondo!

Helpu helpi

TEJO jam havas 43 Landajn Sekciojn, kaj ĉirkaŭ du trionoj de ili estas en Eŭropo. En multaj neeŭropaj landoj kvankam disvolviĝas Esperanta aktivado, tamen por bona establiĝo bezonatas kontakto de tieaj aktivuloj kun la spertuloj en la internacia Esperanto-movado. Partopreno en granda junulara internacia aranĝo, kiel IJK, estus unika sperto, kiu povus esti grandega impulso por loka kaj landa aktiveco.

Indas subteni...

...partoprenon de kelkaj ekster-eŭropaj aktivistoj el la landoj kie promesplene disvolviĝas junulara movado, ĉe la 61-a IJK en Zakopane. Tiuj ĉi landoj estas plej ofte nepagipovaj, kaj ĝuste el ili la vojaĝkostoj estas plej altaj.

La Fondaĵo Partoprenu IJK-n (konto fp.ijk)

...nun enhavas monsumon, kiu apenaŭ sufiĉas por parta financado de vojaĝelspezoj por unu partoprenonto. La landoj kiuj bezonas tiun ĉi impulson, estas pliaj.

Via helpo estas bezonata

Por ke junuloj renkontiĝu kun junuloj. Por ke aktivistoj spertiĝu. Por ke seminarioj kaj IJK-j ekokazadu pli multe ankaŭ ekster Eŭropo.

Kiel ni uzos ĝin

Estis deklarita malferma konkurso, kies kondiĉoj estis publikigitaj en la papera gazeto TEJO Tutmonde (2005:1), retpoŝta novaĵletero TEJO Aktuale (n-roj 164 kaj 165) kaj la oficiala retpaĝo de IJK. Laŭ la decido de la Komitato de TEJO establiĝis komisiono, kiu laŭ objektivaj kriterioj — precipe laŭ la respondoj de la kandidatoj en la demandaro — prijuĝos, kie la helpo estos plej bone utiligota.
Vi povas direktigi vian monsubtenon al la UEA-konto fp.ijk (Fondaĵo Partoprenu IJK-n).

La transpagordonon el via UEA-konto al la konto fp.ijk (Fondaĵo Partoprenu IJK-n) sendu retpoŝte al
financoj(ĉe)co.uea.org
metu @ anstataŭ (ĉe)
Alternative, vi povas uzi la sekvantan paperan informilon/formularon. Vi povas ankaŭ uzi ĉiujn pagmanierojn de UEA, menciante la konton fp.ijk. Ni anticipe elkore dankas.

Rigardu la paperan formon de tiu ĉi anonco en la flugfolio en pdf-formato aŭ en la la sama flugfolio en ps-formato (kun logotipo).