Kial Esperanto subtenas lingvan diversecon?

Marteno Miniĥ


the English translation Why Esperanto Supports Language Diversity is now available: thanks to Joel for the translation! anglalingva traduko disponebla, dankon al Joel por la traduko!

Antaŭ iom da tempo oni atentigis en la „jahugrupa“ dissendolisto [tejo] pri la (anglalingva) eseo pri „Kial Esperanto malsubtenas lingvan diversecon“ aŭtore de Kriĉjo Culver. (Nun legeblas ankaux gxia esperantlingva traduko.) Ĉar mi interesiĝas pri la problemaro de lingva diverseco, kaj diverseco ĝenerale, mi legis la eseon kun granda interesiĝo.

Mi tuj enkapigis kelkajn ideojn, kiuj povus konsistigi iuspecan respondon; por momento mi ekhezitis, ĉu tio indas je elspezota peno, tamen poste mi decidis ke jes, kvankam mi ne tro prioritatigu tiun ĉi taskon. Eseoj kritikaj al Esperanto relative multas: tamen, plejmultkaze temas pri elŝprucaĵoj de homoj, kiuj nure teoriumas havante neniun praktikan sperton pri Esperanto kaj ties uzo. Tiel evidente ne estas en ĉi-kazo. Aŭtoras homo, kiu tre bone scias, pri kio li parolas. Cetere, lia eseo tuŝas tre esencan miskomprenon, tiom oftan ĉe „eksteruloj“.

Mi skribas tiun ĉi tekston en la lingvo internacia: skribi ĝin en la angla mi povus, sed tio signifus por mi tro da peno. Peno, kiun mi nun kaj je tiuj ĉi cirkonstancoj ne pretas elspezi (kvankam mi pretis peni legante la anglalingvan eseon).

Unue mi malkaŝu mian respondon je la titole prezentita demando: Kial Esperanto subtenas lingvan diversecon?

Ĉar Esperanto esencas por lingva diverseco!

Esperantistoj tiom zorgas pri la afero de egaleco ĉe komunikado, ke ili devigas Esperanton kaj ne estas spaco por kundividado de naciaj lingvoj.
(el la eseo de Kriĉjo, traduko M.M.)
Kriĉjo prezentas la aferon, kvazaŭ lingva egaleco kaj lingva diverseco estus konkurantoj: esperantistoj laŭ lia vidpunkto zorgas pri lingva egaleco anstataŭ zorgi pri lingva diverseco. Li eĉ asertas, ke estas iu kontraŭdiro inter la kvina kaj sesa punktoj de la Praga manifesto, dum mi neniun vidas:

Ĉar ekzistas Esperanto, lingva diverseco povas flori kaj ne esti baro por universala kompreniĝo, ĉar tiun lastan Esperanto sekurigos sendiskriminacie, malmultekoste kaj bonkvalite. (Kvankam sonas nekredeble, estas tiel: Esperanto estas sur la kampo de internacia komunikado komparebla kun nova teknologio en industrio.)

Ne eblas ke vere floru la lingva kaj kultura diversecoj, sen efektivaj kondiĉoj de lingva kaj kultura egalecoj. Ne eblas harmonie konservigi kaj kunvivigi multajn lingvojn, se tio okazu en kondiĉoj ke uzantoj de unu estas malavantaĝigataj kompare kun uzantoj de la alia, aŭ se ili estas subtaksataj nur surbaze de sia nivelo en la domina lingvo, aŭ simile.

Esperantistoj zorgas pri efektiva lingva egaleco: tio ne estas „nur“, nek „anstataŭ“: tio estas baza kondiĉo por lingva diverseco. Ni emfazu la vorton efektiva: kvankam tiu ĉi fakto estas apenaŭ konsciata ekster la Esperanta komunumo, por Esperanto-parolantoj estas lingva egaleco praktike ekzistanta kaj spertata stato, kaj ne iu teoria priparolata alstrebata idealo.

Ke pro Esperanto ne plu restas spaco por naciaj lingvoj? Refoje, la malo estas vero! Se oni estas devigata en lernejo lerni dominantan nacian lingvon, tio postulas tiom da peno (ofte sen adekvataj rezultoj, kiel mi vidis dum mia instruista praktiko!), ke ne plu restas spaco (laŭvorte: spaco en instruplanoj) por instrui ekzemple al anoj de nacia majoritato lingvo(j)n de minoritato(j). Alproprigo de Esperanto postulas nur onon de tiu tempo, tial ĝi efektive jes lasas spacon por aliaj lingvoj (multaj diras, ke antaŭscio de Esperanto eĉ plifaciligas pluan lingvolernadon, sed aliaj multaj kontraŭopinias kaj mi ne povas prezenti iujn konvinkivajn pruvojn, tial mi aludas tion nur parenteze).

Esperantistoj proponas uzadon de Esperanto en internacia komunikado ne pro tio, ke ili opinius sian lingvon kulture pli valora ol la ceteraj; sed pro tio, ke ili opinias ĝin ilo teknike pli taŭga kaj facile alirebla por ĉiuj, malkiel ĉe la naciaj lingvoj.

Verŝajne la fakto, ke Kriĉjo estas tro talentita por lingvoj, kulpas pri tio, ke li iel preterperceptas tiun ĉi esencan punkton.

Esperanta kulturo: per diversaj okuloj

Kongresoj estas unu el la malmultaj ŝancoj, kiam oni povas ekzerci Esperanton vid-al-vide kaj kun alilingvanoj. Jen kiel vidas ilin Kriĉjo:
Kongresoj — vanigata ŝanco. Esperantaj kongresoj estas ofte prezentataj kiel ideala maniero por viziti fremdan landon kaj lerni pri ties kulturo. Tamen, per forŝildi la kongresanojn disde la loka lingvo la kongreso donas al la partoprenantoj neniun veran kontakton kun la gastiganta lando.
(el la eseo de Kriĉjo, traduko M.M.)
La oficiala retpaĝo de UEA prezentas iom alian sintenon al la loka(j) lingvo(j), ol Kriĉjo sugestas:
The sole working language of the Congress is Esperanto and all communication with the participants is in this language. ... Our delegates usually do not appreciate being approached or helped in English or other languages than the local vernacular and Esperanto.
(dokumento pri la UK por neesperantlingvaj partneroj; originale en la angla; dikliterigo M.M.)
Estas nature, ke ni uzas Esperanton kiel nuran laborlingvon por la kongreso: proponante Esperanton kiel solvon en internaciaj rilatoj, ni estus hipokrituloj, se ni farus alimaniere. Por trakti laborajn aferojn ni bezonas komunikilon efikan, lingvon fare de ĉiu klare komprenatan.

Esperantistoj uzas precipe Esperanton en internacia komunikado ne por malsubteni naciajn lingvojn, sed simple pro tio, ke ĝi estas la plej bone funkcianta komunikilo.

Kion oni faras en sia libera tempo dum privataj renkontiĝoj, estas alia afero. Ŝajne (eksa) Esperantio de Kriĉjo kaj tiu (ĉiama) de mi estas tute malsamaj landoj (aŭ kultursfereroj, se vi volas). Almenaŭ la bildo kiun Kriĉjo prezentas al la anglalingvanoj, certe iom malsamas de mia efektiva vivosperto.

La UK estas parto de Esperantio. La UK okazadis en Kroatio. Dum mia ĉeesto mi tie povis senti ambaŭ tiujn landojn.
... antaŭe mi pensis, ke UK estos semajno, kiam mi parolos
nur Esperante. Erare. Mi parolis ĉiujn eblajn lingvojn, kiujn mi konas (krom la slovaka) aŭ eĉ nur konos. Tamen mi sentis, ke tio estis nenia malutilo.
(Martin Minich: Mia UK kaj ĉirkaŭaĵo, Esperantisto Slovaka 2-3/2001, pĝ. 12, ISSN 1335-5031)
Tion mi skribis post mia unua UK, tute spontanee kaj neniel instigate skribi pri „lingva diverseco“. Kiel pluaj elmontroj, ke kongresanoj jes interesiĝas pri la loka(j) lingvo(j), povas servi konversaci-libretoj de la ĉina lingvo, vendataj en la libroservo en Gotenburgo, te. unu jaron antaŭ la UK en Pekino; kaj ankaŭ la libro Litova lingvo per Esperanto-okuloj aŭtore de Marc van dem Bempt, kiu aperis okaze de la ĵus okazonta Universala Kongreso en Litovio.
Turisto kiu vizitas fremdan nacion (verŝajne la aŭtoro celas: landon, traduknoto) kaj manĝas nur en restoracioj anaj en internaciaj ĉenoj ignorante lokan kuirarton, kompreneble limigas sian komprenon de la loka kulturo. Tamen Esperanto-movado kredas, ke turisto povas havi efektivan transkulturan sperton parolante nur fremdan, planan lingvon kaj neniom priatentante la lokan lingvon.
(el la eseo de Kriĉjo, traduko M.M.)
Kiel jam montrite, la esprimo „neniom priatenti“ ne kongruas kun la realaĵo. Krome, Kriĉjo per sia uzo de la partikulo nur sugestas, ke planlingvo estas malpli uzebla por komunikado ol nacia lingvo. Pri tio ni povis dubi en la jaro 1887 (kiam Esperanto estis lanĉita), nun tiu konjekto montriĝis evidente malvera. Krome, per apudmeti la vorton fremdan (kun komo) li sugestas, ke la partoprenantoj ne bone regas la lingvon aŭ ne konsideras ĝin sia, kaj ke tiel nature devas esti ĉe artefarita lingvo. Dume fakte, la plejmulto de aktivaj esperantistoj regas Esperanton kiel sian plej bonan negepatran lingvon, kaj la plejmulto de ili konsideras ĝin unu el siaj kulturlingvoj, te. parto de sia persona kultura identeco.

Ankaŭ mi apartenas al ambaŭ tiuj plejmultoj, kaj mi komplete kunhavas tiun kredon, kiun Kriĉjo aljuĝas per la dua citita frazo al la Esperanto-movado. Se oni parolas pri kulturo aŭ vivo aŭ io ajn kun lokuloj (kiuj ĉiam multas en UK), oni jes havas interkulturan sperton. Kaj kiun lingvon estas plej bone uzi en tiu kultura interŝanĝo? Ja tiun, en kiu ĉiuj parolantoj povas plej eble libere interkompreniĝi! Nun konsideru, ke la UK okazas ĉiun jaron en alia lando, daŭras unu semajnon, kaj vere ekregi nacian lingvon (ĝis la grado por povi pridiskuti ekzemple kulturon aŭ politikon) daŭras jarojn!

Utiligo de publika mono

En la citita eseo ni povis legi ankaŭ kritikon pri kiel TEJO utiligas publikan monon, precipe tiun de eŭropaj instancoj. Kompreneble, ke ne ĉiuj seminarioj de TEJO rekte celas lingvan diversecon: ankaŭ ne ĉiuj deklaras celi ĝin. Se la aŭtoro mem ne estas civitano de KdE-lando, estas iom nedece se li konsilas al tiuj, kion fari per sia mono. Ŝajne la KdE (Konsilio de Eŭropo) mem scias pri tio: se paroli pri elektado de temoj, la organizo unuavice devas sekvi preferojn de la subvencidonantoj kaj elekti tian temon, kian ili pretos subteni! Krome, la temo „projekt-mastrumado“ povus ŝajni „vakueca“ por iu kiu havas neniujn projektojn, sed ĝi ja utilas por granda organizo kun multaj aktivuloj kaj ĉiam naskiĝantaj novaj projektoj. Ekzemple ideoj pri lernu!Lingva prismo (tiu lasta kiel nepretervidebla rekta subteno al lingva diverseco!) naskiĝis kaj daŭre kreskas danke al tiaj seminarioj.

Mia persona sperto de la pasintjara (2004) seminario en Sarajevo Rete interkulturumi estas rekte malpruva al la bildo prezentata de Kriĉjo: integra parto de la seminario estis ankaŭ kontakto kun lokuloj, esplorado pri ilia kultura identeco kaj reciprokaj rilatoj inter unuopaj etnaj kaj kulturaj grupoj. Kompreneble tio unuavice enhavis uzadon de la loka lingvo (pri kio kapablis precipe slavlingvaj partoprenantoj), sed valorajn kaj spertigajn informojn disponigis ankaŭ ĉeestantaj lokaj esperantistoj, kun kiuj oni povis kelkajn temojn pridiskuti iom pli detale.

Finfine, ne estas tute objektive mencii Lingvajn Festivalojn kaj citi nur la jaron 2001 kvazaŭ temus pri iu randa unufoja kaj longe forgesita agado. Ni jam menciis Lingvan Prismon, kiu konsistigas unu grandan konstante ekzistantan interretan Lingvan Festivalon: kaj ĉiam evoluiĝantan, ĉiam enhavantan pli da lingvoversioj kaj pli da faktoj. Ja ankaŭ „ĉeestaj“ Lingvaj Festivaloj daŭre okazadas, en la jaro 2004 okazis kvar kun rekta partopreno aŭ aŭspicio de TEJO: tiun en Bratislava mi persone partoprenis kaj kunorganizis, tial mi scias, ke ni sukcesis, kunlabore kun la loka fondaĵo InfoRoma por subteno al romaa kulturo, prezentigi ankaŭ la romaan lingvon kiel kulturan lingvon de la regiono.

Krokodiloj kaj kajmanoj kaj kanguruoj

Ĉu oni rajtas en Esperantio krokodili? Kompreneble jes. Krokodilado estas proksimume tiom „tabua“, kiom por dikulo frandi ĉokoladon. (Krom ke ĝi povas esti ĝena por nekomprenantaj alilingvanoj kaj ne evoluigas lingvoscion.) Kiel pri kanguruado?
Ekzemple junulo el Francio povis saluti alian junulon en la angla, sed eksciante ke lia kunkonversacianto estas el Italio, transŝalti al la itala. Tia sinteno ne estus aprobata fare de esperantistoj.
(el la eseo de Kriĉjo, traduko M.M.)
Mi ree pensas pri tio, kion mi skribis post mia 1-a UK pri la lingvoj parolataj dum la kongresa semajno. Mi pensas pri mia aŭstria amiko, ŝatanto de la franca kulturo, kiu en E-aranĝoj ĉiam ĝuas kun franclingvanoj iom da franclingva konversacio. Kaj mi pensas pri alia mia amiko, kiu uzis la okazon renkonti denaskan itallingvanon kaj parolis kun ŝi la italan, kvankam ambaŭ estis esperantistoj. Por montri, ke tia sinteno estas nek malofta, nek marĝena, mi nur aldonu, ke tiu lasta ekzemplo okazis antaŭ kelkaj semajnoj okaze de la Estrarkunsido de TEJO.

La ekzemplo el neesperantlingva kongreso povus esti prezentata ankaŭ tiel, ke la angla ne funkcias por peri kontentigan interkompreniĝon: kaj en la kazo, kiam ambaŭ parolantoj estas latinidlingvanoj, montriĝas pli oportune uzi pli parencan lingvon. Legante ke „la angla pruviĝas kiel neŭtrala elekto“ mi nur ekridegis. Poste mi ekkonsciis ke temas pri du nedenaskuloj: nu bone, neŭtrala, sed kio estas la ideo? Ĉu igi la anglan neŭtrala per ekskludi denaskulojn?

Alternativoj?

En la parto pri alternativoj aperas kelkaj organizaĵoj okupiĝantaj pri protektado de lingvoj: mi plene subtenas la ideon, ke esperantistoj devus pli kunlabori kun tiuj ĉi organizaĵoj kaj oferti al ili eblecojn de Esperanto.

Ankaŭ la antaŭe menciita kritiko pri ne sufiĉe aŭdebla voĉo de esperantistoj en la kazo de lingva diskriminacio estas prava kaj bonkonsila: ni vere devus pli intense interesiĝi pri tiaj kazoj ankaŭ en la landoj kaj regionoj, kie ni havas „nek Landan Asocion, nek delegiton“.

Tamen mi ĉi tie ne vidas iun veran alternativon por subteni lingvan diversecon kaj samtempe senbare interkompreniĝi kun alilingvanoj. Ŝajnas, ke Kriĉjo kun malpura akvo el la bankuveto elverŝas ankaŭ la bebon: per tute neglekti la demandon de kompreniĝo li falas en la malan ekstremon ol estas tiu pri kiu li kulpigas la Esperanto-komunumon.

La nura implicita „alternativo“ estas kvazaŭdiverseco kaj fakta lingva imperiismo, „ĉielarko“ kun du dikaj unukoloraj strioj kaj marĝene kelkaj pluaj alikoloraj fadenetoj, apenaŭ videblaj. Ni ne devas iri foren por ekzemploj: nur komparu „multlingvecon“ de la paĝaro de KdE kaj multaj pluaj en la Interreto, kiuj enhavas kelketajn „plenajn“ lingvoversiojn kaj ĉiuj ceteraj estas „kriplaj“, kun multlingveco de lernu kaj ceteraj paĝaroj kreitaj per simetria tradukmodelo pere de Esperanto.

Esperanto klare estas ŝlosilo al lingva diverseco. Mi esperas, ke la publiko komprenos, ke ĉiuj paroloj pri „lingva diverseco sen Esperanto“ estas nur babilaĉoj pri apenaŭ ekzistonta ĥimero, kaj vidos ke oni povas Esperanton facile kaj efike utiligi por protekti lingvan diversecon en la etoso de reciproka kompreniĝo kaj lingva egaleco.

Mi ne kopirajtigas tiun ĉi tekston, kaj permesas derivaĵojn, supozante, ke iu povus trovi ĉi tie utilajn ideojn aŭ vortumojn.

2005-05-15


estis anglalingva diskuto pri la temo en la prilingva forumo LanguageHat
alia diskuto pri la afero
pria artikolo en Libera Folio